La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)

La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)

620-paĝa originale verkita, historia romano pri la vivo, kulturo, moroj de la hunoj en la 3-a jarcento aK. --

La maljuna reĝo de Wei devigas sian filon Chan, la ĉefkomandanton de la armeoj de Wei, al akcepto de senespera fronta batalo. Post la malvenko, la princo Chan fuĝas kun sia huna kavalerio en Chu-landon. Post malvenko en Chu, en ~223, la kavalerio de la Princo daŭrigas la rezistadon en Yan, kiu falas post unujara batalado. Du jarojn poste la tuta Ĉinio apartenas al la Qin. --

La princo Chan sin kaŝas, dum sep jaroj, en taoisma monakejo meze de neatingeblaj montaroj. Sed fariĝi taoisma saĝulo ne estis lia destino; li ne kapablas submetiĝi al la malamata Qin. Li decidas forlasi la ĉinan teron kaj komenci novan vivon ĉe la hunoj. --

La Princo ĉe la hunoj” estas la rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj... --

Zilah, Eugène de. … Vera nomo : Eugène Éltető de Zilah. Denaske hungaro kun franca nacieco. Naskiĝis … la 3-an de januaro 1939 … En 1956 … trovas novan hejmon en Francio … studadis matematikon kaj sciencojn … doktoriĝis pri filozofio, magistriĝis pri sanskrita komparfilozofio kaj licenciĝis pri arthistorio. Verkoj libroformaj: Komentoj pri ‘Diskurso pri la metodo’ (1985), Vivi sur barko (1994), Kaj kiu pravas (2002).


Auteur | Eugene De Zilah
Taal | Esperanto
Type | E-book
Categorie | Literatuur & Romans

bol logo

Kijk verder

Boekomslag voor ISBN: 9798224221721
Boekomslag voor ISBN: 9781122775915
Boekomslag voor ISBN: 9798223322405
Boekomslag voor ISBN: 9781595693839
Boekomslag voor ISBN: 9789025336820
Boekomslag voor ISBN: 9789062831449


Boekn ©